Poste klaku per dekstra musbutono sur la Lingvilaron (Language Bar) kaj elektu Agordigojn (Settings) (se vi ne povas trovi Lingvilaron, iru al Stirpanelo (Control Panel), tie elektu Regionajn kaj lingvajn opciojn (Regional and Language Options), poste Lingvojn kaj Detalojn. Tiam aperas la fenestro Tekstaj servoj kaj enigaj lingvoj (Text Services and Input Languages).
Tie klaku sur Aldoni (Add): en la aperiĝinta dialogfenestro en la falmenuo Enig-lingvo (Input Language) elektu ajnan lingvon, sub kiu poste la Esperanta klavaro aperos (povas esti aŭ lingvo, kiun vi jam uzas — tiukaze aperos pluraj klavar-aranĝoj nomitaj laŭ la sama lingvo, aŭ lingvo kiun vi neniam uzas; dependas de viaj preferoj; bedaŭrinde, normalkaze Esperanto ne elekteblas). En la dua falmenuo, nomata Klavar-aranĝo/Enig-metodo (Keyboard layout/IME), elektu la nov-aperintan (ĵus instalitan) Esperanto - xĉ qŝ wŭ yĝ altGr-jĵ altGr-hĥ, kaj konfirmu per OK.
(Eventuale vi ankaŭ povas sube klaki al Preferaĵoj:Lingvilaro (Preferences:Language Bar) kaj klak-jesigi tie ĉu-kampetojn „Montri la lingvilaron en la labor-ebeno“ ktp., kaj eventuale ankaŭ al la apuda Preferaĵoj:Klavar-agordoj (Preferences:Key Settings) kaj agordigi tie klav-kombinojn, por faciligi al vi postan transŝaltadon inter la unuopaj klavaroj, kiun vi verŝajne oftete bezonos. Al la eventuala demando, ĉu efektivigi la ŝanĝojn nun, respondu Jes.)
Ne forgesu poste efektivigi la ŝanĝojn per la butonoj Efektivigu/Uzu (Apply) kaj poste OK sube dekstre de la fenestro Tekstaj servoj kaj enigaj lingvoj (Text Services and Input Languages).
Nun vi devus esti kapabla uzi la Esperantan klavaron en via sistemo.
La elektita metodo estas unu litero—unu klavofrapo (almenaŭ ĉe la pli oftaj literoj). Ni do penis anstataŭigi la ne-Esperantajn latinajn literojn sur la klavaro per la Esperantaj. Ni sekvis la standardon kiu estas en la enig-programo Ek! nomata laŭ Sergio Pokrovskij. Al ni tamen ŝajnis ne konvene anstataŭigi ortajn krampojn, tial ni la malplej oftajn literojn ĥ kaj ĵ enmetigas per la klavo AltGr (=dekstra Alt).
La literojn x, y, w kaj q vi povas skribi per premi la klavon AltGr frapante la koncernan liter-klavon.
q —> ŝ w —> ŭ y —> ĝ x —> ĉ AltGr + j —> ĵ AltGr + h —> ĥ
Ĝi devus ĝuste funkcii en la sistemoj Windows 2000; Windows Server 2003; Windows XP — sed verŝajne ne funkcios en Windows NT 4.0, Windows 95, Windows 98, aŭ Windows Me.
Ĝi bone kunlaboras kun normalaj vindozaj programoj kiel Notepad, MS Word, ktp., ankaŭ jes kun la babilprogramo Gaim; tamen ĝi bedaŭrinde, pro nekonataj kialoj, ne bone kunlaboras kun putty.
ĉi tiu paĝo estas kreita de synantics.